FriesenPress

© 2024 FriesenPress, Inc. All rights reserved.



Bela Joe cover

  • Paperback Edition
    • 978-1-03-910678-9
    • 6.0 x 9.0 inches
    • Black & White interior
    • 246 pages
  • Hardcover Edition
    • 978-1-03-910679-6
    • 6.0 x 9.0 inches
    • Black & White interior
    • 246 pages
  • Keywords
    • Animals,
    • Dog stories,
    • Adventures,
    • Young Adult,
    • Esperanto,
    • Family,
    • Saving animals

Publish with FriesenPress

Learn how you can publish your book with the world’s only 100% employee-owned publishing services provider.


Get our Guide

Bela Joe
by Margaret Saunders


La vera Bela 'Joe' ( Ĝo ) estis mezgranda, bruna kaj miksrasa hundo. Li estis origine posedata de viraĉo de la urbo Meaford, en Ontario, Kanado, kiu kruele misuzis lin kaj eĉ fortranĉis liajn orelojn kaj voston. Walter Moore savis la hundon en 1890 de probabla morto, perforta kaj dolora. En 1892, Margaret Marshall Saunders (1861–1947), unue eksciis pri 'Bela JOE' kiam ŝi vizitis sian fraton kaj lian edzinon, Louise Moore. Saunders estis tiel kortuŝata de la parola informo pri Joe, ke ŝi decidis verki longan rakonton en formo de aŭtobiografio. Ŝi volis ke 'Bela Joe' rakontu kortuŝe siajn vivospertojn per sia propra hunda voĉo. Kiam ŝi legis pri literatura konkurso de la 'Usona Humana Eduka Societo', Marshal Saunders alilokigis la lokon de la rakonto al la usona ŝtato Maine ( Mejn ) kaj ŝanĝis la nomon de la familio de Moore al Morris. La romano gajnis la unuan lokon kaj estis eldonita en 1893 kiam alia rakonto el vidpunkto de besto 'Nigra Belulino' ( Black Beauty ) de Anna Sewell jam fariĝis klasika verko kiu simile permesis al la leganto eniri la menson de la besto kaj senti pli da simpatio ol priskribo prezentita laŭ rekta dokumenta maniero. Ĝis 1900, pli ol 800,000 vendiĝis en Usono, 40,000 en Kanado kaj 100,000 en Britio.


Margaret Marshall Saunders naskiĝis la 13-an de aprilo 1861 en la vilaĝo Milton, Nov-Skotio. Ŝi estis unu el kvar infanoj de Pastoro Edmund M. kaj Maria (née Freeman) Saunders. Ŝi pasigis la plej grandan parton de sia infanaĝo en Berwick, Nov-Skotio. Ŝi studis en Edinburgo, Skotlando kaj Orléans, Francio. Revenante al Kanado ŝi prenis kursojn ĉe la universitato 'Dalhousie' en Halifakso antaŭ ol lanĉi sian karieron kiel sendependa verkisto. Pro la maskla sinteno diskriminacia de la eldona industrio ŝi mallongigis sian nomon al Marshall Saunders.


Contributors

Author
Margaret Saunders
Editor
Wallace George du Temple


What People are Saying





Other eBook Editions

This book is also available in eBook format from these sites.